Cendo

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun cendo (muziko).
¢
Unu-cenda usona monero kromnomata penco

Cendo, aŭ centimo, estas monunuo kiu egalas al (centono) de la baza monunuo. Ĝi ankaŭ indikas la moneron, kiu valoras unu cendon. En Esperanto oni povas uzi la vorton cendo por ĉiu monunuo, kies valoro estas centono de la baza monunuo. Tamen por monunuoj, kies nacilingvaj nomoj ne similas al cendo (aŭ cent), oni ofte uzas esperantigon de la nacilingva nomo.

Etimologie la vorto cendo devenas de la latina vorto centum kiu signifas cent. Monerfarejoj en multajlandoj produktas monerojn valorantajn inter kaj de la monunuo, rezervante monbiletojn por pli altaj valoroj. Tamen, tio multe varias de lando al lando; ankaŭ dependas de la valoro de la baza monunuo. Moneroj de de la valoro ne estas maloftaj, speciale en kazo de memorigaj moneroj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search